2024-03-30

0198 Uzu notlibron por ne perdi utilajn pensojn

Oni bezonas ilon por rapide fari notojn.

Jen ekzemploj de aferoj kiujn oni povus noti:
- Bonan ideon pri la evoluo de la rakonto kiun oni skribas
- Aĉetaĵo kiun oni bezonos por la venonta festo
- Ke oni ne devas forgesi sendi la foton X al Y kiam oni denove havos interreton

Oni bezonas fari notojn, ĉar ideoj ne ĉiam venas en la preciza momento kiam oni povas uzi ilin. Kiam oni estas en trajno aŭ kiam oni piediras, oni povas pensi pri ĉio ajn, sed oni ne ĉiam havas aliron al komputilo.

Eĉ kiam oni estas hejme, oni povas pensi pri vorto kiun oni ankoraŭ ne kapablas diri en Esperanto, sed eble oni estas kuiranta kaj eblos kontroli vortaron nur post horo.

Fari notojn estas do esenca por homoj kiuj ne volas forgesi gravajn informojn. Alia eblo estas provi memori la aferojn sen skribi ĝin, sed la risko de forgeso estas tre granda, kaj tio ankaŭ estas plia laboro por la cerbo kiu devas teni ĉion en memoro.

Kiam mi kreis planlingvojn, mi ne povis facile ekdormi ĉar mia cerbo plenis je ideoj kiujn mi timis forgesi.

La solvo estis simpla: preni paperan notlibron, kaj skribi ĉiujn ideojn kaj informojn kiuj estas gravaj (aŭ eble estos gravaj) por poste.

Tio liberigas spacon en onia cerbo. La cerbo povas tiam pensi helpe de la papero, kaj ĝi ne bezonas teni en memoro ĉiujn detalojn de ĉiuj informoj en ĉiuj momentoj. La cerbo nun estas disponebla por novaj ideoj.

Tio ankaŭ donas trankvilecon pri tio ke la ideoj, kiujn oni tiom malfacile aŭ hazarde akiris, ne malaperos por ĉiam.

Oni kompreneble ne forgesu legi siajn notojn poste, sed tio estas facile instalebla kutimo.

Teknike, oni ne bezonas paperan notlibron: ajna aplikaĵo por notoj povas funkcii. Kiam mi havas aliron al komputilo, mi uzas Sublime Text aŭ la konservitaj mesaĝoj de Telegram. Kiam mi havas nur mian poŝtelefonon, mi uzas Simplenote, aŭ mi registras etan voĉmesaĝon (se tio estas pli oportuna).

Papera notlibro estas tre oportuna por noti ideojn kiujn oni havas kiam oni estas en lito (ĉar lumo de ekrano malhelpas dormon), kaj oni ankaŭ povas fari etajn desegnaĵojn kiuj povas reprezenti oniajn ideojn pli bone ol vortoj.