2024-03-29

0197 Mi volis esti majstro de la flagoj

Kiam mi estis tre juna (eble ĉirkaŭ 5-jaraĝa), mi havis grandan intereson pri mapoj kaj flagoj. Mi ŝatis memori ilin, mi ŝatis desegni ilin. Mia plej ŝatata libro enhavis multajn flagojn kaj mapoj. Tiu libro estis fakte malnova, ĝi publikiĝis antaŭ la falo de la Berlina muro, kaj tial enhavis flagojn kaj landojn kiujn mi trovis nenie aliloke. Tio igis la libron eĉ pli interesa al mi.

Mia patro donis al mi komputilon (kun MS-DOS) kun anglalingva programo en ĝi. La programo enhavis la plej "gravajn" informojn pri ĉiu lando. Ekzemple himno, ĉefurbo, flago, malbonkvalitaj desegnaĵoj pri famaj konstruaĵoj ktp ktp. Mi tiam ne povis legi la Anglan tre bone kaj mi memoras ke mi plurfoje "akcidente" forigis la programon provante klaki sur ĉion.

Laŭ diroj de mia patrino, mi povis rekoni ĉiujn flagojn. Tio eble veras. Mi certe povis desegni laŭmemore centon da ili. (Mi verŝajne ankoraŭ povas sed malpli.)

Adoltoj ofte faras tiun teruran demandon al infanoj: "Kion vi volas fari kiam vi estos plenkreskulo?". Mi malŝategis tiun demandon. Mi ne sciis kiel respondi, kaj mi ne volis pretendi scii. Kaj honeste, kia stulta demando! Kiam oni estas 5-jaraĝa oni havas neniun ideon pri la laboroj kiuj ekzistas (krom policano, vendisto, kuracisto kaj instruisto). Adoltoj mem ne vere scias kian laboron aliaj homoj faras.

Estas stulte havi fiksitan celon antaŭ ol koni sufiĉe da ebloj. Sed adoltoj insistas kaj ofte faras la demandon. Do mi serĉis respondon. Mi ne sciis kiuj laboroj ekzistas. Sed mi sciis ke mi ŝatas flagojn. Estus bone se mi laborus pri flagoj. Do mia respondo estis: Mi volas esti "Majstro de la flagoj".

Plurfoje mi respondis tiel. Kaj miamemore, la reago de homoj estis ĉefe amuziĝo. Tiam mi ne vere sciis ĉu estis mokoj, aŭ simple ke homoj ne komprenis kiom multe la mondo de flagoj estas vasta kaj interesa.

Sed iam mi ricevis teruran rimarkon de najbaro: "Majstro de flagoj? Tio ne estas vera laboro!". Kaj mi ne respondis. La rimarko ĉagrenis min dum la tuta tago. Mia patro vidis la eventon kaj li ne defendis min. Mi sentis kvazaŭ mia talento (mia sperto pri flagoj), la kapablo kiu difinis min, estas neutila por la mondo. Mi pensas ke tiu evento estis traŭmo ĉar mi precize scias kie ĝi okazis kaj kiam. Mi memoras eĉ la precizan koloron de la ĉielo. Pri tiu traŭmo, mi desegnos flagon. (Sekvu min se vi volas iam vidi ĝin.)

Mi iom malinteresiĝis pri flagoj post tiu evento. Ĉar mi volis esti utila por la mondo. (Mi ankoraŭ ne sciis ke eblas esti utila por la mondo sen havi "laboron"). Mi ankaŭ timis ne havi laboron kiam mi estos pli maljuna, kio estus terura, ĉar oni bezonas monon por aĉeti manĝaĵojn.

Estas aĉe ke mi malpli interesiĝis pri flagoj kaj landoj, ĉar objektive, ili vere estas bonegaj aferoj. Flagoj esprimas multege per malmulte!

Nu, mi ne povas riproĉi al la najbaro ke lia rimarko iom detruis mian intereson pri flagoj. Li verŝajne ne konsciis ke tia rimarko povas esti tiom damaĝa. Estas bedaŭrinde ke mi ankoraŭ estis tro juna por diri "tio estas nur lia opinio" al mi, kaj por diri "tio estas nur via opinio" al li.

Sed ĉu lia rimarko estis ĝusta? Ĉu "majstro de la flagoj" vere estas laboro?

Jes. Kompreneble estas laboro. Estas 8 miliardoj da homoj en la mondo, do kial unu el ili ne povus esti majstro de la flagoj? Oni ne bezonas fari la saman laboron kiun aliaj homoj faras. Eĉ ekzistas multe da intereso pri flagoj! Tio nomiĝas veksilologio.

Oni povus esti spertulo pri flagoj kadre de sociaj esploroj, oni povus esti prezidento de asocio pri flagoj. Oni povus esti flago-artisto. Oni povus labori en firmao kiu produktas flagojn uzante diversajn materialojn (kaj oni povus krei tiun firmaon!). Flagoj estas uzataj multloke, de landoj al urboj, do ekzistas ioma demando. Flagoj estas ankaŭ komunikado, ekzemple inter boatoj. Oni povus pensi eĉ pri heraldiko (blazonoj ne estas flagoj, sed koncepte ili tre similas kaj mi ankaŭ ŝatas ilin). Oni povus pensi eĉ pri trafikŝildoj! Oni ne bezonas 100% de la tempo labori nur pri flagoj.

Kaj eĉ se la laboro ne ekzistas (kaj mi ankoraŭ havus mian fortan intereson), mi farus ĉion por krei ĝin.

Bedaŭrinde, mi mem ne iĝis majstro de la flagoj. Tio estas por mi en alternativa universo. Sed eble VI volas esti majstro de la flagoj. Se vi sufiĉe volas tion, vi sukcesos. La mondo plenas je ebloj, kaj oni povas mem krei tiujn eblojn kun sufiĉe da sindediĉo.