2024-03-31

0199 Kion oni devus manĝi

Supozu, iu decidas finfine ĉesi manĝi malbone. Kion ri manĝu? Kion ri devus manĝi por resti en (aŭ por reveni al) bona sano korpe kaj mense?

Ĉiu lando havas sian propran rekomendaron. Tiuj rekomendaroj iom varias depende de tio kio ŝajnas "atingebla" aŭ "deca" por la ĝenerala popolo, kaj ili estas forte influataj de lobioj kiuj volas vendi manĝaĵojn. Tiuj rekomendoj estas malfacile memoreblaj en tuto, kaj ofte mankas al ili informoj pri kvanto. (Oni ekzemple scias ke oni manĝu malpli grase, kaj pli legome, sed oni ne scias kiom multe.)

Bone manĝi bezonas esti pli simpla. Kaj la plej simpla metodo kiun mi trovis, kiu estas ankaŭ sufiĉe science bazita, estas la "Daily Dozen" (Ĉiutaga dekduo).

Ĝi estas listo de aferoj kiujn oni ideale devus manĝi ĉiutage. La listo inkluzivas porciojn de faboj, fruktoj, legomoj, nuksoj ktp. La listo donas klaran liston de la manĝaĵoj kiuj apartenas al tiuj porcioj, kaj kiom multe estas en unu porcio. La listo donas klaran kaj mezureblan celon, do oni povas facile mezuri onian progreson al pli bona dieto.

Jen prezento (ekzistas subtekstoj en multaj lingvoj): https://www.youtube.com/watch?v=MqmSMunAtss

Estas malfacile plenumi la tutan liston ĉiutage. Mi mem ne kapablas, ĉar mi ne kapablas manĝi tiom multe, sed mi provas kompensi per la posta tago. Se en unu tago mi ne manĝis berojn aŭ nuksojn, mi manĝos en la sekva. La listo estas malfacila idealo, sed honesta idealo. La ideo estas proksimiĝi kiom eble plej de la perfekta dieto. (Sed respekti nur duonon de ĝi jam donas pli bonsanan dieton ol de la plimulto de la homaro.)

Por poŝtelefono, ekzistas la aplikaĵo Daily Dozen kie oni povas konsulti la liston, sekvi onian progreson kaj ricevi konsilojn. Mi forte rekomendas provi ĝin. Tio estas tre bona maniero lerni tion kio estas "balancita manĝo", kaj plenumi la liston estas bona okazo por provi novajn legomojn kaj fruktojn.