2023-11-15

0062 Flustritaj ASMR-oj por pli facile dormi

 Ĉu vi konas la ASMR-filmetojn?

Ili estas videoj faritaj por helpi trankviliĝi.

La ritmo de ili estas intence malrapida.

ASMR-videoj konsistas en ripetado de specifaj sonoj, kiuj estas konsiderataj plaĉaj por multaj homoj.

Tiuj sonoj estas nomataj ŝaltiloj "triggers", kaj la plej populara estas flustrado.

Ekzistas multege da ŝaltiloj, kelkaj ŝaltiloj estas ĝenaj por kelkaj, sed agrablaj por aliaj.

Aliaj ekzemploj estas sonoj de pluvo, de brosado, de kameno, de klavartajpado...

Mia plej ŝatata estas flustrado, ĉar tiel mi povas aŭskulti, kaj tio helpas min ĉesi pensi pri aliaj aferoj.

Mi aŭskultas malsamajn ASMR-ojn en malsamaj situacioj.

Kiam mi laboras sed mi enuas, mi aŭskultas ASMR-ojn kun bruoj (sen voĉoj), kiam mi ne plu havas volon aŭskulti muzikon.

Tiel, mi povas malpli enui, sed samtempe konservi sufiĉe da atento por la tasko kiun mi devas fari.

Kiam estas tempo por dormi, mi aŭskultas flustritajn ASMR-ojn en lito.

Tiel, ili ŝtelas la atenton de mi, kaj permesas al mi malrapidigi mian pensrapidecon, kaj tiel mi povas pli rapide dormi.

Mi ne faras tion ĉiutage, sed ofte, 20 minutoj antaŭ la horo kiam mi volas efektive ekdormi.

Kiam mi aŭskultas ASMR-ojn, mi neniam rigardas la ekranon de mia poŝtelefono, ĉar ekranoj malhelpas dormi.

Mi kutime elektas ASMR-ojn en lingvoj kiujn mi lernas, tiel mi duoble profitas de la tempo de aŭskultado.

Pro tio ke ASMR-oj estas malrapidaj, estas tre facile sekvi.

ASMR-artistoj ofte faras videoblogojn, en kiuj ili parolas pri sia vivo, kaj tiel oni povas lerni normalan lingvaĵon, kiun oni ne kutime aŭdas en filmoj faritaj por televido.