2023-11-14

0061 Alternativaj klavararanĝoj por tajpi pli rapide kaj komforte

 La defaŭltaj klavaranĝoj de komputiloj estas malbonaj.

La pozicio de literoj en la QWERTY kaj AZERTY-klavaroj ne sekvas ideojn de efikeco.

Se la loko de la literoj sur la klavaro estus pli bone elektita, homoj povus tajpi pli rapide kaj pli efike.

Se la plej oftaj literoj troviĝas en la centra linio, oni devas movi multe malpli la fingrojn por tajpi ilin.

Laŭ tiu principo, ekzistas la iom fama klavaro Dvorak, kreita por tajpi la Anglan.

Ĝi havas preskaŭ 100 jarojn, sed estas pli fama ol efika.

Nun, estas pli bone lerni klavaron kiel Colemak aŭ BÉPO.

Lerni tajpi per tia alternativa klavaro ne estas rapide, sed se oni lernas inteligente, oni povas multe profiti.

Mi lernis la klavaron BÉPO, kiu estis farita por la Franca, sed ĝi ankaŭ estas la plej bona klavaro por homoj kiuj tajpas en multaj eŭropaj lingvoj (kiel Esperanto).

Ĝi eĉ estas pli bona ol AZERTY/QWERTY por programistoj, kiuj devas ofte uzi specialajn signojn.

Por lerni, mi uzis la retejon 10fastfingers, en kiu oni devas tajpi kiom multe da vortoj de listo ene de minuto.

Samtempe, mi lernis tajpi la klavojn per la ĝustaj fingroj.

Per provi 10 foje ĉiutage, mi povis vidi kiom rapide mia rapideco progresis.

Averaĝe, mi povis tajpi 1 aŭ 2 vortojn por minuto pli ĉiutage.

Post 3 monatoj, mi jam superis la rapidecon kiun mi havis per la klavaro AZERTY.

Kaj mi jam povis senti ke miaj fingroj malpli doloras.

Mi investis nur 10 minutojn ĉiutage por lerni ĝin!

Oftega eraro de lernanto estas uzi nur unu klavararanĝon.

Ne! Oni povas daŭre uzi AZERTY/QWERTY paralele, same kiel oni povas paroli plurajn lingvojn.

Se vi lernas klavararanĝon, uzu ĝin nur kiam vi lernas ĝin, ĝis kiam vi sentas vin sufiĉe komforta per ĝi.

La klavararanĝoj Colemak kaj BÉPO havas la avantaĝon ke ili estas famaj, do oni povas facile instali ilin en Windows, Linux kaj Mac.

Mi konsilas lerni faman alternativan klavararanĝon antaŭ ol provi krei propran klavararanĝon (se ne, oni ne bone komprenas kion oni povas plibonigi).

Mi eklernis tajpi per BÉPO antaŭ pli ol 10 jaroj.

Mi faris tion ĉar mi sciis ke mi uzos klavaron dum longa tempo de mia vivo.

Kaj mi volis ŝpari tempon por tajpi pli rapide.

Mi estas tre kontenta ke mi prenis tiun decidon, kaj ke mi ne malkuraĝiĝis.

Mi nun ĉiutage ŝparas multe da tempo, almenaŭ minuton ĉiutage kompare al kiam mi uzis AZERTY.

La ideo de alternativa klavararanĝo multe similas al la ideo de konstruita lingvo.

La defaŭlta opcio ofte ne estas la plej bona por atingi la celon kiun oni volas.

Homoj kutime ne kuraĝas serĉi aŭ lerni alternativon, sed ĉio en mia vivo montris ke valoras esplori kaj provi la eblojn kiuj ekzistas.

Ĉar estus domaĝe uzi malbonan ilon dum onia tuta vivo.

Ju pli frue oni uzas bonan ilon, des pli multe oni povas profiti de ĝi.

Do mi konsilas al vi lerni alternativan klavararanĝon.

Kiom eble plej frue.

Krom se vi neniam uzas klavaron, aŭ se vi pensas ke vi mortos en la 6 sekvaj monatoj.

Tiam investi multe al via ne-tuja estonteco eble ne sufiĉe valoras.