Ni ĉiuj scias ke la Angla ne estas lingvo kiu estas bone skribita. La maniero elparoli la vortojn ofte ne estas antaŭvidebla per la maniero kiel oni skribas ilin. Do eĉ kiam oni memoris la formon de vorto, oni bezonas plie memori la elparolon de la vorto.
Tiu plia laboro ne estas dezirinda en la plej studata lingvo, ĉar tio estas multege da perdita tempo. Plie, mi pensas ke se la Angla estus bone skribita, multaj nedenaskuloj elparolus la Anglan pli bone, ĉar ili ne estus misgvidataj per la skriba formo. Per regule skribita angla, oni tuj scius ke oni neniam elparolas la "b" en la vorto "debt". La rezulto estas homoj kiuj evitas uzi la lingvon ĉar ili scias ke ili iom mise elparolas ĝin, kaj ne volas esti juĝataj per tio.
Ankaŭ por denaskuloj pli bona skribsistemo estus tre utila, ĉar tio helpus la lernadon de legado kaj skribado. Kelkaj elcentoj de homoj ne kapablas legi (kaj ne nur infanoj). Ili suferas pro tio, kaj malmultaj homoj konscias pri tiu problemo ĉar la koncernataj homoj malfacile povas komuniki pri ĝi!
La avantaĝoj de pli regula skribsistemo, kun elparolo sufiĉe antaŭvidebla per la maniero skribi, estas tiom evidentaj. Multaj lingvoj estas tiel sufiĉe bone skribitaj (kiel la Hispana kaj la Nederlanda), kaj estas neniu teknika kialo por ke tio ne eblus por la Angla.
Kontraŭargumento kiu ĉiam revenas estas ke la malklareco de la angla skribmaniero estas konservinda ĉar ĝi estas la sola komunaĵo inter ĉiuj landaj variantoj de la Angla. Mi konsideras tiun argumenton malbona ĉar ĉiuj landoj rajtas elparoli la grupojn de literoj laŭ sia propra kutimo. Ekzemple, por la Nederlanda, oni ne elparolas la vokalojn per la sama maniero en Nederlando kaj Belgio, sed oni skribas la vortojn de la sama maniero. Oni ne bezonas skribi per literoj de la internacia fonetika alfabeto, kvazaŭ la elparolo neniam ŝanĝiĝos.
Alia kontraŭargumento kiu ĉiam revenas estas la "nefarebleco" de ĝi. Ke la tuta projekto malsukcesus se ne ĉiuj landoj samtempe ekuzus la novan sistemon anstataŭ la malnovan. Kaj la ŝanco ke unu el la multaj landoj kiuj havas la Anglan kiel oficialan lingvon ne akceptus estas tro granda. Tiu argumento estas tipa "ĉio aŭ nenio"-pensmaniero. Saman argumenton uzas homoj kiuj nomas Esperanton neutila kaj fiaskinta pro tio ke ne ĉiuj homoj tuj ekparolis ĝin. Estas stulte diri ke tuta projekto ne valoras ĉar iu arbitre decidas taksi ĝin nur laŭ nerealismaj celoj aŭ misaj kriterioj!
La vero estas ke oni ne bezonas zorgi pri la agoj de aliaj homoj (nek de registaroj) por komenci ekuzi alternativan skribmanieron por la Angla. Per lerni iun, oni samtempe ekzamenas la elparolon de la Angla, kio estas tre utila por homoj kiuj ne denaske parolas la Anglan. Oni ne bezonas ŝanĝi la tutan mondon, sed oni povas ŝanĝi sian. Oni povas uzi alternativan skribmanieron por persona uzo, sed ankaŭ kun komunumo kiu ŝatas ĝin, simile al la komunumoj kiuj parolas planlingvojn.
En la komenco, komunumoj de homoj kiuj uzas alternativajn skribmanierojn estas malgrandaj, sed se la skribsistemo estas profitdona, ĝi iom post iom grandiĝos. La plej populara alternativa skribsistemo tiel evidentiĝos. Fakte, tiu "desuba" subteno kaj uzado estas necesa paŝo se iam oni volus konvinki potenculojn instrui ĝin paralele al la malnova skribsistemo lerneje (unue por nedenaskuloj). Ĉio povas esti farita progresive, kaj se io estas profitdona por ia grupo de homoj, tio progresos.