2024-02-07

0146 Samtempe labori kun aliaj homoj per Twitch

 En Twitch ekzistas rektaj elsendistoj kiuj regule laboras malantaŭ sia kamerao. Ili ne parolas, ili nur montras sin laborantaj. Kaj la ideo estas labori samtempe kiam ili laboras (ofte per dua ekrano).

Ilia silenta sesio de studado (aŭ de laborado) kutime daŭras inter 30 kaj 60 minutoj. Tia sesio nomiĝas Pomodoro. Inter pomodoroj estas paŭzoj kiam la elsendisto parolas kaj interagas kun homoj en la babilejo.

Mi eksperimentis kiel spektanto en la lastaj tagoj, kaj mi pensas ke tio funkcias iom por taskoj kiuj ne estas sufiĉe interesaj en si, tiel ke oni bezonas eksteran motiviĝon por ne ĉesi labori.

La ideo bonas. Kunteksto estas ege determina je la ago de homoj. Se oni estas en studa kunteksto, oni aŭtomate studas aŭ volas daŭre studi.

Mi pensas ke estas grave vidi la vizaĝon kaj la manojn de la kunstudanto por havi bonan etoson de studado. Tio, kion oni vidas devas simili al tio, kion oni vidas kiam oni studas apud aliaj seriozaj homoj en la reala mondo. Ekzemple kiel en biblioteko (kien homoj kutime iras kun la celo labori).

Bedaŭrinde, tio ne funkcias tiom bone kiom en la vera mondo. En la vera mondo, la socia premo kaj la efiko de kunteksto estas multe pli fortaj. En la vera mondo, homoj povas rimarki ke oni tro ofte distriĝas, do oni klopodas pli serioze labori.

Mi ofte trovas la jenajn problemojn en la kunstudaj elsendoj en Twitch:
- Ili ne ĉiam komencas labori kiam oni volas komenci labori. Estas iom ĝene komenci spekti kaj rimarki ke ili jam estas en paŭzo.
- Kelkaj elsendantoj metas tro da distraĵoj sur sia video (kopio de la babilejo, specialaj efikoj, sciigaj bruoj).
- Twitch mem montras reklamojn de tempo al tempo, kio tre ĝenas.
- Kelkaj elsendantoj ne laboras serioze (ili rigardas sian poŝtelefonon aŭ rigardas amuzaĵon per alia ekrano). Tio detruas la etoson.
- Kelkaj laboras dum sesioj de tuta horo, kio tro longas por mi kiam taskoj ne estas sufiĉe interesaj.

Tamen, oni povas facile trovi kanalon kiu ne havas ĉiujn tiujn problemojn. La kategorio "studywithme" estas populara en ĉiuj momentoj de la tago. Ili ofte parolas fremdajn lingvojn ĉar tio ne gravas ĉar ili silentas dum studado (kaj dum iliaj paŭzoj, mi faras ion alian, kutime piediri iomete).

Ankaŭ ekzistas tia video en Youtube, sed tio sentiĝas malpli aŭtentika (eĉ malpli se oni jam spektis la videon) ĉar oni scias ke la ulo ne estas nun laboranta.

Fakte, eĉ en Esperanto ekzistas rekta elsendisto kiu regule faris sesiojn de kunstudado en Twitch: https://www.twitch.tv/persikoreplum

 a cartoon fox studying with other foxes via the internet, they see each other working with a second screen