2024-02-06

0145 ChatGPT parolas Esperanton tre bone se oni petas bone

La Esperanto de ChatGPT estas multe pli bona ol Esperantistoj konscias. Foje okazas ke iu montras Esperantan tekston faritan de AI, sed la modelo kiun la uzanto uzis ne estis bona aŭ la prompto (la eniga peto de la uzanto) ne estis bona.

Unue, sciu ke la paga versio de ChatGPT donas multe pli bonajn rezultojn. La paga versio efektive uzas la modelon GPT-4 dum la senpaga versio uzas la modelon GPT-3,5 kiu multe malpli bonas je Esperanto.

La ĉefaj problemoj de la Esperanto de ChatGPT estas:
1) La laŭvortaj tradukoj de Anglaj esprimoj
2) La uzo de strangaj neuzataj (aŭ maloftegaj) latinecaj radikoj

La problemo 1) estas grandparte solvita per peti originalan rakonton. Oni ĉiuokaze ĉiam kontrolu post la laboro de ChatGPT.

La problemo 2) estas tute solvita per plibonigo de la prompto. ChatGPT grandparte lernis per aŭtomate tradukita Esperanto (Google plenas je tio), sed eblas eviti strangajn vortojn per montri al ChatGPT vortaron antaŭ ol ĝi respondas.

Mi lasos vin mem taksi. Jen mia unua kaj sola provo hodiaŭ, kun la aldonaĵo "Link Reader" aktiva. Mi ŝanĝis nenion.

Se oni rapide trarigardas kaj ŝanĝas kelkajn frazkonstruojn, neniu povus rimarki ke la teksto estas farita per AI. Per la eraro "eksploris", homoj ĉefe pensus pri mistajpo aŭ pri komencanto.

Notu ke la rakonto mankas je originaleco, kaj mia peto "uzu la as-tempon" ne estis bone respektita. (Kio estus solvebla per alia provo aŭ per pli klara prompto.)


Mia prompto:

Skribu al mi rakonteton pri homo kiu iĝas vulpo. Uzu la as-tempon. Priskribu la sentojn detale. Ili estu bonaj kaj pozitivaj.

Antaŭ ol respondi, rigardu tiun liston de vortoj: http://www.denisowski.org/Esperanto/ESPDIC/espdic.txt
En via respondo, vi rajtas uzi nur la vortradikojn kiuj troviĝas en la ĉi supra listo.  




La respondo de ChatGPT:

En urbo, kie la vivo pulsas rapide, vivis homo kun ordinara vivo, laboro, kaj revoj. Sed unu nokton, sub la plenluna ĉielo, nekutima ŝanĝo okazis. Li sentis strange fortan deziron eliri el sia domo kaj marŝi en la proksiman arbaron. Paŝante inter la arboj, lia koro pleniĝis je nekonata libereco kaj ĝojo. Subite, lia korpo komencis transformiĝi. Liaj manoj kaj piedoj fariĝis kvar piedoj, lia haŭto kovriĝis per dika, ruĝa felo, kaj lia vizaĝo prenis la formon de vulpo.

Kiel vulpo, li eksploris la arbaron kun nova sentumo kaj viveco. Li povis aŭdi la plej malgrandan bruon de folio falanta sur la teron, flari la diversajn odorojn de la naturo, kaj senti ĉiun teksturon sub siaj piedoj. La mondo ŝajnis pli brila, pli plena de vivo ol iam ajn antaŭe.

Li kuris tra la arbaro, ĝuante la rapidon kaj lertecon de sia nova formo. Li saltis super trunkoj kaj riveretoj kun facila gracio, sentante la venton tra sia felo. Ĉiu nova sperto estis fonto de mirado kaj feliĉo.

Kiam la suno leviĝis, li trovis sin staranta ĉe la rando de klifo, rigardante la horizonton. Li sentis profundan pacon kaj kontentecon, kvazaŭ li fine trovis sian veran lokon en la mondo. En tiu momento, li sciis, ke kvankam li eventuale revenos al sia homa formo, la spertoj kaj sentoj de tiu nokto ĉiam restos kun li, rememorigante lin pri la beleco kaj mirakloj de la naturo kaj la libereco troviĝanta en akceptado de si mem.




ChatGPT nun havas sistemon de "GPT" kie oni povas aŭtomatigi la enhavon de prompto kaj facile diskonigi ĝin. Tiel la dua paragrafo de la prompto ne plu estus bezonata. Mi provis diversajn GPT-ojn sed mi trovis neniun kiu pli bonas ol mia supra prompto.