2024-05-04

0233 Provu origamion

Origamio estas la farado de tridimensiaj formoj per la faldado de papero.

Origamio estas tre simpla (oni bezonas nur paperon kaj bonan gvidilon), kaj tre kontentiga. Oni povas krei proprajn bestojn tre rapide. Ankaŭ estas sento de progreso: oni povas faldi "skulptaĵojn" pli kaj pli rapide, kaj per la farado oni lernas pli bone faldi kaj antaŭvidi la rezulton.

Ĝi estas ankaŭ socia aktivaĵo. Oni povas facile instrui faldadon al aliaj homoj, kaj helpi ilin. Tio sonas al mi kiel tre bona aktivaĵo ene de kluboj kiuj ne postulas multe da komunikado. La fina skulptaĵo povas poste esti "beligita" per desegni aferojn sur ĝi, ekzemple okulojn kaj nazon.

Mi tre ŝatas tiun aktivaĵon ĉar ĝi postulas nenion krom simplan koloran paperon. Hodiaŭ mi aĉetis 150 kolorajn paperojn por nur 2 eŭroj. Kaj post faldi, eblas malfaldi por reuzi la paperon! Do ĝi povas esti ankaŭ malmultekosta ŝatokupo.

La interreto plenas je videoj kiuj montras kiel fari multege da aferoj.

Hodiaŭ, mi faldis ĉarman simplan vulpon. En la postaj tagoj, mi planas lerni faldi aliajn bestetojn. Ili estas ĉarmaj kaj belaj por nur kelkaj cendoj. Mi povas ankaŭ "enscenigi" ilin kun aĵoj en mia ĉirkaŭo pro tio ke ili estas tridimensiaj (kio ne eblas per plataj desegnaĵoj).

La faldaĵoj estas ankaŭ tre bonaj donacetoj kiujn oni povas doni al amikoj. Eblas faldi la plej ŝatatan beston (aŭ ajnan aferon) de iu homo, kaj poste doni ĝin al tiu kiam oni denove vidas tiun.