2024-05-15

0240 Regulaj antaŭĝojeblaj eventoj por ne tro pensi pri stresiga laboro

Sento kiun mi ne ŝatas estas kiam mi havas la impreson ke ĉiuj tagoj estas la samaj. Tiam, mi sentas ke mi travivas nur por labori. Tiam, mi pensas nur pri la posta tago (kiu verŝajne estas labortago), kaj mi deprimiĝas ke mi vivas nur por mia firmao ol por la aferoj kiuj persone kaj intense gravas al mi.

Mi pensas tro ofte pri mia firmaa laboro ekster labora tempo. Tio donas la impreson ke ĝi invadas mian personan spacon. (Dum laboro mi pensas pri laboro, ekster laboro mi pensas pri laboro...). Tio malhelpas min ripozi. Mi provas kiom eble plej ne pensi pri laboro, sed tio estas tre malfacila kiam miaj tagoj estas similaj enuigaj. La streso de eblaj venontaj problemoj je la laboro estas tro forta emocio kaj okupas mian atenton.

Mi serĉis kiel rompi tiun sintenon de "ruminado" (troe kaj ade pensi pri stresiga(j) afero(j)). Mi pensas ke mi trovis ion (sed kion mi ankoraŭ ne sufiĉe provis): regule organizi specialajn kaj novaj eventojn por mi, kiujn mi povas forte antaŭĝoji.

Ekzemple, hodiaŭ, je la fino de la tago, mi aĉetos la ludon Crypt of the NecroDancer kaj ludos ĝin. Mi ne aĉetas ĝin tuj, ĉar mi bezonas la antaŭĝojon. Nun, kiam mia atento estas libera, mi ne pensas pri la laboro de la posta tago, sed pri la bona ludo kiun mi povos provi vespere. Samtempe, mi iĝas pli feliĉa ke tempo pasas.

Tiel mi provas meti regulajn antaŭĝojeblajn eventojn en mia kalendaro. Simile, mi decidis ke venontdimanĉe, mi iros al bestoĝardeno. Tiam, kiam sabate estos finita, mi ne pensos "fek, restas nur 1 ripoztago antaŭ lundo", sed "jes, tre tre baldaŭ mi vidos maloftajn bestojn realvive!".

Nuntempe, mi provas fari ion novan ĉiudimanĉe. Mi provas ankaŭ fari ion novan ĉiumerkrede, tiel mi malpli suferas pro la komenco de la laborsemajno.

2024-05-12

0239 Mi ne spektis la finalon de Eŭrovido 2024

Joost Klein, la reprezentanto de Nederlando, estis eksludita de la finalo. Li rajtis partopreni al la finalo pro lia bonega prezento dum la duonfinalo, sed la estroj de Eŭrovido (EBU) decidis ke li ne rajtos.

Kial? Laŭ la informoj kiujn ni havas, Joost estis filmita de kameraisto tuj post lia duonfinala prezento. Tio ne estas permesita malgraŭ klara antaŭa interkonsento.

Indas scii ke la kanto de Joost temas pri la morto de lia patro, kaj ke li ĉiam ploras je la fino de lia kantado. Estas tute kompreneble ke li ne volas esti filmita kiam li forlasas la scenejon.

Tamen, tio ne estis respektita de la kameraisto, kio kondukis al "minaca" gesto de Joost al la kamerao.

La nederlanda elsenda teamo (AVOTROS) multe parolis kun EBU por solvi la "situacion", sed EBU decidis malgraŭ ĉio forbari Joost de la finalo.

Tio estas laŭ AVOTROS (kaj laŭ mi kaj granda parto de la spektantaro) tute troa reago. Kio ajn estus tiu "minaca gesto", mi dubegas ke tio sufiĉas por malpermesi Joost kaj lia teamo partopreni. Aĉega afero estas ke EBU ne sufiĉe komunikas pri tio kio okazis, kaj ne diskonigis bildojn de tiu "minaca gesto". Ni ankaŭ ne scias kiom "puŝa" estis la kameraisto kaj kiom multe la privateco de Joost ne estis respektita. EBU faras propran justicon.

Se Joost vere estis puninda, estis multe da ebloj fari tion sen fari kzavaŭ Nederlando ne plu ekzistis dum la finalo. La fakto ke Joost kaj lia teamo ne rajtis trejniĝi sur la sceno en la tago antaŭ la finalo jam estas granda puno. Alia puno estus ne povi partopreni fizike al la finalo, sed uzi la videon de la duonfinalo anstataŭe. EBU povis ankaŭ postigi la punon, kaj ne reagi antaŭ ol sufiĉe da esplorado kaj komunikado estis farita.

La fakto ke Nederlando estas forbarita pro "bagatelaĵo", dum alia(j) artisto(j)/lando(j) ne estis sed faris aferojn multe pli terurajn estas laŭ mi grandega mistero, kion mi povas klarigi nur per granda manko de neŭtraleco kaj deco fare de EBU.

https://www.avrotros.nl/article/nederland-gediskwalificeerd-van-eurovisie-songfestival~527/

Mi havis neniun volon subteni EBU per spekti la finalon.

2024-05-10

0238 Eŭrovido 2024 2a duonfinalo, miaj impresoj

Malto: 7/10
Bona muziko kaj danco, krom la dancopaŭzo en la mezo.

Albanio: 7
Bela kanto, sed mi ne ŝatas kiel sian voĉon kaj kiel ŝi kantas.

Grekio: 7,5
Netaŭga ŝanĝo de ritmo je la fino. Mi ne ŝatas la tipon de muziko. La stilo kaj filmado estas originala. Mi ŝatas la lingvon.

Svisujo: 9,5
Tre tre bona kantado kaj muziko. Originala filmado kaj sceno.

Ĉeĥio: 6,5
Ne tre bone kantita. Neinteresa danco. La muziko estis akceptebla antaŭ la "filmeta" rompo.

Francio: 8
Bona kantado. Kelkaj kantaj kaj filmaj eraroj, sed mi facile pardonas tion pro la malfacileco. Tia muziko dormigas min.

Aŭstrio: 8
Mi ŝatas Eurodance. Mi ŝatas la etoson. Mi ŝatas kion faras la dancistoj. La muziko iĝis iom tro ripetema je la fino.

Danio: 7
Mi ŝatas la muzikon, sed ŝi ne kantis kun sufiĉe da emocio kompare al la oficiala muzikfilmo. La sceno estas enuiga.

Armenio: 7
Bona etoso. Mi ŝatas la kulturan aspekton. Enuiga pro troa ripetemo.

Latvio: 6,5
Ĉiel enuiga.

Hispanio: 8,5
Mi tre ŝatas la muzikon, la scenon, la dancistojn, kaj la partoprenon de la publiko.

Sanmarino: 5,5
Aĉa kantado. Speciala etoso (kiun mi ne ŝatas).

Kartvelio: 6,5
Aĉa dancopaŭzo. Meha muziko, sed boniĝis je la dua parto. Kantado iom kaosa.

Belgio: 8
Bona kantado. La "blanka" fino kun la plaŭdado estas multe pli bona ol la komenco.

Estonio: 9
Mi ŝatas ĉion pri ĝi. La originalajn sonojn, la muzikon, la diversecon de kantistoj, la frenezecon, la partoprenigon kaj partoprenon de la publiko.

Italio: 8
Tre proprastila. Mi persone ne ŝatas.

Norvegio: 8,5
Originala, mistera, transportiga muziko. Mi ŝatas la "metalan parton" dum la tria parto. Tio mankis al la konkurso. Tre bela sceno.

Nederlando: 9,5
Ege danciga, ekstreme freŝa por Eŭrovido, ege memorebla, iom ploriga.

2024-05-09

0237 Fari kukon sen kuiri helpe de tofuo

Fari kukon estas multe pli facile ol homoj kutime pensas. En malpli ol 10 minutoj de preparado, oni povas pretigi kukon kiu estas pli bongusta, pli bonsana kaj multe malpli kosta ol en ajna superbazaro aŭ bakejo. Por tradicia kuko, oni ne bezonas pli ol (soja) lakto, faruno, ovo (aŭ linosemoj), fonto de sukero, ujo kaj forno.

Sed mi trovis manieron eĉ pli facilan, ĉar ĝi ne postulas kuiri. Oni anstataŭe uzas fridujon kaj la malsamaj partoj de la kuko solidiĝas.

La magiaj ingrediencoj estas firma tofuo kaj citronsuko. Kiam oni miksas (per miksilo) tofuon kun citronsuko, oni akiras paston kiu solidiĝas post kelkaj horoj en fridujo. Al tiu pasto oni povas aldoni sukeron, aliajn sukojn (por doni guston aŭ koloron). Fakte, oni povas aldoni ion ajn ĉar ĉio estas miksita, sed oni zorgu ke oni ne aldonu tro da likvo ĉar tio povas multe malrapidigi la solidiĝon.

En granda ujo, oni povas pretigi bazon el kuketoj aŭ miksita haveno kun nuksoj. Poste oni povas meti la paston. Se oni volas havi kukon kun "tavoloj", oni povas meti la ujon en fridujon dum iom da tempo por ke la unua tavolo solidiĝu antaŭ ol aldoni plian tavolon de pasto al kiu oni aldonis ion alian.

Se oni kutimas prepari tian kukon, oni povas fari ilin vere rapide. La ĉefa paŝo estas meti ĉion en miksilon kaj meti la rezulton en ujon. Iu ajn povas fari tion kaj estas pli amuze kaj oportune ol iri al superbazaro.

https://www.youtube.com/watch?v=7oM2lyaAalo

2024-05-07

0236 Eŭrovido 2024 1a duonfinalo, miaj impresoj

Kipro: 7,5/10
Mi ŝatas la dancon kaj la specialaj efikoj.
Bona muziko sed la ritmo iom ŝanĝiĝas strange.

Serbio: 5
La sceno estas iom bela.
Sed la kanto estas tre enuiga, kun monotona voĉo.

Litovio: 8,5
Mi tre ŝatas la muzikon. Ĝi havas emociajn partojn kaj ankaŭ tre dancigaj rapidaj partoj. Bela etoso.

Irlando: ?
Mi ne povas bone juĝi ĉar tro malkomfortiga por spekti. Sed mi aŭdis la muzikon kaj ĝi ŝajnis al mi mezbona.

Unuiĝinta Reĝlando: 8
Tre originala sceno. Mi ŝatas la muzikon kaj la originalan dancadon.

Ukraino: 8,5
Tre bela sceno. Mi tre ŝatis la kantadon, sed mi malŝatis la repan parton. La vibrado de la kamerao (kiu ne kongruis kun la ritmo de paŝado) dum la repa parto ĝenis min.

Pollando: 6,5
Ĉio estis enuiga (la muziko, la sceno, kaj paroloj, la kostumoj). Sed nenio estis aparte terura.

Kroatio: 9
La muziko estas tre tre danciga. La dancoj sur la sceno estas amuzaj. Mi ŝatas la integriĝon de tradiciaj elementoj.

Islando: 4
Estas kvazaŭ ni revenis 20 jarojn antaŭen je enscenigaj kapabloj kaj muzikstiloj. La sceno estas enuiga, la muziko inspiras nenion al mi, la kantisto havas monotonan vizaĝesprimon kaj nur movas sian liberan brakon kaj manon.

Germanio: 6,5
Tre averaĝa kanto. Muziko ne tre interesa, la fino de la muziko sonis aparte aĉa. La sceno estas averaĝa. Sed la ulo kapablas vere bone kanti, sed li sonis malhelpita de ĉio alia.

Slovenio: 6,5
Enuiga muziko, krom la fino.
Sed originala danco.

Suomio: 8,5
Tre tre amuza, ili aldonis multajn ideojn kaj suprizojn por tiuj kiuj jam spektis ilian nacian prezenton. Mi tre ŝatis la muzikon, mi ŝatis la dancojn. Mi tre ŝatas la originaleco kaj aŭdaco.

Moldavio: 6,5
Enuiga muziko (krom la manfrapa parto), enuiga sceno.

Svedujo: 6,5
Mi vere ne ŝatis ĝin. Tre averaĝa popmuziko, tre anstataŭebla. Stultaj paroloj, stultaj "hakista" sceno kun agresemaj lumoj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj. Sonas tre artefarita kaj konata, kvazaŭ ili nur sekvis recepton. Estas bedaŭrinde ke Svedujo venkis lastjare, ĉar mi devos aŭdi tiun muzikon denove dum la finalo...

Azerio: 7,5
La muziko havas emocion kaj kulturan originalecon. La sceno estas tre minimalisma, sed mi ŝatas tion kiam tio permesas fokusi sur la kantado (kiu laŭ mi estis sufiĉe bona).

Aŭstralio: 7
Mi ne aparte ŝatas la muzikon, sed mi ŝatas la bonenergian etoson kiun la uloj alportis. Interesaj kulturaj elementoj.

Portugalio: 6
Tute enuiga, krom la danco de la uloj tute vestitaj de blanko. Ili bone moviĝis kun la ritmo de la muziko.

Luksemburgo: 4
Neĝuebla kaoso. Estas kvazaŭ 3 malsamaj kantoj estis arbitre kunmetitaj. Tiu monstrokanto ĉiam varias laŭ ritmo, dancoj, muzikiloj, lingvoj, sen ajna klara kialo. Ĉiam kiam oni pensas trovi ion muzikan en la kanto, la kanto detruas ĝin. Suno AI multe pli bonas je krei kanton kiu estas stile kongrua.

2024-05-06

0235 Ekzistas mondo en Esperanto en VRChat

Ĉu vi volas esti en Esperantujo, sed eventoj okazas tro for? Ĉu vi volas fari aferojn kun aliaj Esperantistoj, sed tamen volas havi la impreson esti en la sama loko?

Por tio ekzistas... Minecraft! Aliĝu al Espero Nova! https://esperonova.net/
Sed, se vi volas pli realisman mondon, kie eblas komuniki voĉe, kaj kiu subtenas specialajn okulvitrojn por havi la impreson ke oni vere estas en alia mondo... ekzistas VRChat.

Kelkaj el vi ankoraŭ memoras Second Life, kiu preskaŭ ne plu estas ludata. Nun, novaj generacioj ludas VRChat. La ludo estas multe pli alirebla (per Steam) kaj estas multe pli facile disponigi grandajn mondojn.

Fakte, ekzistas pluraj mondoj en Esperanto en VRChat, sed ĉi tie mi parolos nur pri la plej granda kaj prilaborita: Babilturo. Ĝi estas ia lernejo, kaj apud ĉiu aĵo de la mondo estas la vorto skribita en multaj lingvoj (angla, Esperanto, indonezia, japana, rusa, tokipona, ĉina...). Tiel oni povas lerni multe da vortoj en kunteksto.x

La mondo estas ofte vizitata de japanoj kiuj ŝatas planlingvojn. Estas granda tabulo kie aperas la tagoj kaj horoj de la sekvaj eventoj kiuj okazos en la mondo. Ili ankaŭ havas dediĉitan Discord-servilon kie eblas paroli kun aliaj homoj kiam neniu estas konektita en la VRChat-a mondo.

Mi planas partopreni al la Esperanto-babilsesio de post kelkaj tagoj. Estos interesa sperto paroli en grupo kie ĉefe estas japanaj Esperantistoj.