2024-03-02

0170 Oni parolu kaj pretiĝu pli ofte pri morto

Ni ĉiuj mortos, tio estas fakto konata de ĉiuj. Ĝi estas la plej normala afero, tamen la temo de morto estas tabua por multege da homoj. Paroli pri tio alportus malagrablajn emociojn aŭ alportus malbonan sorton.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar la tempo por paroli pri morto kun aliaj familianoj estas tempo bone investita, ĉar tio povas preventi multajn negativajn sentojn.

Mi havas la impreson ke granda parto de la doloro kiam iu mortas estas la necerteco pri la aferoj kiuj okazos. Oni ne scias ĉu oni povas rehavi aŭ kompensi la aferojn, kiujn oni perdis.

Tamen, paroli pri la eblo de morto mem permesas pensi pri tiuj eblaj mankoj. Diskuti pri tio kun aliaj homoj permesas racie konsciiĝi pri la eblaj problemoj. Oni tiam povas kompreni ke la problemoj ne estos tiom grandaj, aŭ ke ĉiam estos homoj por helpi onin trairi tiujn problemojn. Multaj "problemoj" estas solveblaj antaŭ ol morto okazas.

Momentoj antaŭ kaj tuj post morto estas tre stresaj. Oni devas zorgi pri ĉiuj administraj, familiaj kaj hospitalaj aferoj rilate al morto, kaj oni devas organizi aferojn pri la entombigo aŭ cindrigo (aŭ io alia). Ĉiuj aferoj kiuj estas pridiskutataj kaj prizorgataj antaŭ tiuj momentoj estas pli da libera spaco por onia atento. Tio helpas travivi la teruran eventon.

Utilas paroli kun la mortontoj pri iliaj opinioj pri morto. Tio permesas scii kion ili ŝatus ke okazus post ilia morto. Ekzemplo estas religiaj ceremonioj, loko kaj maniero de entombiĝo, kio estus en la ĉerko ktp ktp.

Ankaŭ utilas komuniki por scii teknikajn aferojn, kiel ekzemple ĉu iu volas donaci siajn organojn. Tio estas flanka temo pri kia oni ne plu havas tempon atenti kiam la morto efektive venas.