Mi havas grandan intereson pri medicino.
Estas fako en kiu oni klare vidas progreson por la homaro.
Ĉiuj homoj ne ŝatas esti malsanaj, do helpi pri sano estas simpla maniero helpi la homaron.
La progreso facile vidiĝas en la malkreskoj de mortoj pro infektaj malsanoj.
En Eŭropo en la 18-a jarcento, 400 000 homoj mortis pro la variolo.
Nun, neniu, la malsano malaperis, ĉar la viruso kiu kaŭzas ĝin malaperis en la naturo.
Tio okazis pro la efikeco de grandaj vakcinaj projektoj, kiuj tiom bone funkciis ke oni eĉ ne bezonas vakciniĝi kontraŭ ĝi.
Pri alia malsano, poliomjelito, estas multege da progreso.
Multaj formoj de ĝi malaperis, kaj la formo kiuj travivas estas nur en kelkaj partoj de la mondo kie estas malfacile atingi homojn pro militoj aŭ malfacila atingebleco.
Alia ekzemplo estas la gvinevermozo, kiu estas kaŭzita de parazita vermo.
Antaŭ 50 jaroj, pli ol miliono da homoj estis infektitaj, sed lastjare (2022), nur 13 infektiĝis!
Foje, ne estas vakcinado kiu plej helpas, sed higienaj rimedoj kiel ne trinki sen akvofiltrilo aŭ bone kuiri fiŝojn.
Espereble ni havos tiom bonan progreson pri la malsanoj kiuj nuntempe forte malbonigas multajn vivojn, kiel tuberkulozo kaj malario.
Mi estas tre optimisma, ĉar ĉiujare aperas novaj vakcinoj kontraŭ diversaj malsanoj, ekzemple lastatempe pri malario.
Nun, kun la disvolviĝo de la uzo de mesaĝa RNA en vakcinoj, la apero de novaj efikaj vakcinoj iĝas eĉ pli rapida!
2023-11-07
0054 Infektaj malsanoj kiujn ni malaperigis
2023-11-06
0053 Kial mi aŭskultas horojn de podkastoj ĉiutage
Mi aŭskultas multege da podkastoj, eble dum pli ol 3 horoj ĉiutage averaĝe.
Mi tre ŝatas aŭskulti podkastojn, ĉar ili permesas plenigi ĉiujn truojn de la tago.
Per podkastoj, mia cerbo estas ĉiam okupata, do mi ne havas tempon por enui.
Ekzemple, kiam mi iras al la necesejo, mi povas rapide ŝalti podkaston.
Tiel mi havas la impreson ke mi gajnas tempon.
Tio estas formo de "multtaskado", sed kiu vere funkcias.
Mi aŭskultas podkastojn en 5 lingvoj, kiujn mi povas facile kompreni: la Nederlanda, la Franca, la Angla, Esperanto kaj la Hispana.
Mi timas ke mi forgesos kelkajn de tiuj lingvoj, do podkastoj estas facila metodo regule retrejni mian cerbon al la aŭskultado de lingvoj.
La Franca estas mia unua lingvo, sed mi havas la impreson ke mi iomete mallernas ĝin pro la neeblo uzi ĝin ĉiutage.
Aŭskulti podkastojn en la Franca permesas iom malrapidigi tiun proceson.
Inter la 5 lingvoj kiujn mi menciis, la Hispana estas la lingvo kiun mi komprenas malplej bone.
Sed mi komprenas ĝin sufiĉe bone por ĝui simplajn podkastojn kiel "Curiosamente" kaj "Easy Spanish".
Mi esperas ke per aŭskulti iom da Hispana ĉiutage, mi progresive povos aŭskulti pli kompleksajn podkastojn, kie homoj parolas pli rapide, aŭ uzas pli da esprimoj, per akĉentoj malpli oftaj.
La sola podkasto kiun mi regule aŭskultas en Esperanto estas kern.punkto, per duobla rapideco.
Mi ŝatus aŭskulti pli da podkastoj en Esperanto, bedaŭrinde ili apenaŭ ekzistas pri temoj kiuj interesas min.
Mi ĉefe ŝatas aŭskulti pri scienco kaj teknologio.
Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti pri novaĵoj, sed ili ne temas pri milito, politiko aŭ sporto.
Mi ŝatas ekscii pri novaj aferoj, kaj mi ŝatas kompreni novajn aferojn pri la mondo.
Mi ankaŭ ŝatas analizi kiel homoj parolas kaj kiujn vortojn ili uzas.
Mi regule atente aŭskultas por skribi interesajn vortojn aŭ esprimojn kiujn mi aŭdas.
Poste, mi aldonas tiujn notojn al Anki, kun la ideo ke tiel, mi iom ŝanĝos mian propran parolmanieron.
Tiel mi lernas paroli koncize, aŭ profesie, aŭ ŝerce, aŭ kun ajna etoso kiun mi volas meti en konversacion.
2023-11-05
0052 La batalludo Super Smash Bros Ultimate tre bonas por amuziĝi kaj sociumi
Mi tre ŝatas la ludon Super Smash Bros Ultimate.
Ĝi estas ludo por la ludilo Nintendo Switch.
Ĝi estas batalludo, kie ĉiu ludanto devas elekti rolulon kaj uzi ĝin kontraŭ la roluloj de aliaj ludantoj.
La roluloj venas de famaj videoludserioj, kiel Mario, Link kaj Pikachu.
La celo estas ludi pli bone ol la aliaj ludantoj, per puŝi iliajn rolulojn el ŝvebanta insuleto uzante diversajn atakojn.
Estas tre amuza ludo, estas amuze provi diveni kion la kontraŭuloj volos fari kaj adaptiĝi al tio por fari neatenditajn atakojn.
Ĉiu ludanto havas sian propran stilon de ludado, eĉ se ili elektas la samajn rolulojn.
Estas interese spekti aliajn ludantojn ludi kontraŭ aliaj.
Nur per spekti, oni havas ideon pri kiel ili pensas.
La ludo estas facila por novaj ludantoj, eĉ se oni neniam ludis ĝin antaŭe, oni kapablas sufiĉe bone ludi por amuziĝi.
La ludo estas tre utila en salono, ĝi permesas al homoj kiuj ne tre emas parolas tamen sociumi per interagi kun aliaj homoj sed per alia maniero.
Oni eĉ povas uzi la ludon por ekhavi novajn amikojn:
En Usono, Japanio kaj okcidenteŭropo, turniroj de Super Smash Bros Ultimate estas regule organizataj.
Tie oni povas ludi kontraŭ aliaj homoj por scii kiu estas la plej bona en la ludo, sed ofte oni ankoraŭ povas libere ludi kontraŭ aliaj.
Per diskonigi teknikojn kaj spertojn pri la diversaj roluloj, oni povas tre facile komuniki kun aliaj partoprenantoj.
La ludo donas bonan kialon por paroli, kaj donas materialojn por diskutoj.
Ekzemple, se vi ĉefe ludas specifan rolulon (ekzemple Bowser), kaj vi estas sufiĉe bona kun tiu rolulo, ĉiuj homoj kiuj volos trejniĝi kontraŭ Bowser volos ludi kontraŭ vi, kaj volos diskuti kun vi.
Estas tre facile iĝi parto de la komunumo de ludantoj de Ultimate.
Ĉiu membro de tiu komunumo aŭtomate havas valoron en la okuloj de aliaj ludantoj.
Se vi interesiĝas pri turniroj de Super Smash Bros Ultimate, nepre serĉu en la interreto.
La plej bona loko por tio estas verŝajne Discord, kie ludantoj regule voĉe komunikas dum ili ludas.
Tie vi povus ekhavi amikojn, kiujn vi povos renkonti dum turniroj!
2023-11-04
0051 Kiel pruvi ke iu parolas Esperanton kaj ne estas iu alia
La nombroj pri la nombro de Esperanto-parolantoj, kiujn oni vidas en la interreto, ofte estas malĝustaj.
Tio ne estas nur problemo de difino de kio estas "Esperanto-parolanto".
Problemo ĉefe venas de la metodo uzata por mezuri.
Esperantistoj estas disaj en la mondo kaj en la interreto, kaj la metodoj ĉiam forgesas grandan parton de la geografia aŭ interreta mondo.
Kelkaj Esperanto-malamantoj, pesimismuloj, aŭ Esperantistoj kiuj tro timas erari, emas elekti la plej malaltajn nombrojn.
Kelkaj propagandantoj emas uzi la plej altajn nombrojn, kun la ideo ke alta nombro konvinkus homojn lerni la lingvon.
Persone, mi ne interesiĝas pri la nombro de homoj kiuj parolas Esperanton, fakte, ĉar mi trovas la lingvon utila sendepende de kiom da homoj parolas ĝin.
Sed mi ja interesiĝas pri la metodo por ekscii ĉu iu estas Esperanto-parolanto.
Kaj mi ŝatas la ideon povi pruvi ke oni estas Esperantisto, en la plej objektiva maniero.
Por tio, mi havas la jenan ideon:
Retejo kie homoj povas pruvi ke ili parolas Esperanton.
En la retejo, oni havus konton kun nomo, kaj oni enmetus tekstojn en Esperanto kiujn oni mem skribis.
Verŝajne 1000 vortoj estas sufiĉe.
Tio povas esti ajna teksto, ekzemple mesaĝojn en sociaj retoj, ktp.
La teksto estus publike videbla, tiel ke ĉiuj homoj povas kontroli ĉu la teksto estas vere originala.
Kaj homoj ankaŭ povus taski la Esperanto-nivelon de la teksto, tiel oni povas mem decidi ĉu la ulo kiu metis la tekston vere estas Esperanto-parolanto aŭ ne laŭ onia propra difino pri kompetenteco.
Vi verŝajne pensas "sed homoj povus uzi tekston de alia ulo, aŭ uzi roboton por krei la tekston, kaj tiel ŝajnigi ke ili meme parolas la lingvon!"
Sed bonŝance, oni povas kontroli tion per AI (kaj tio iĝos nur pli facila en la estonto).
Ekzemple, per la retejo Hive Moderation, oni povas kontroli ĉu teksto estis skribita per ChatGPT.
Tial la retejo kiu celas pruvi ke iu estas Esperantisto postulus 1000 vortojn: tio estus sufiĉe da datumo por ke AI-programo kapablus identigi unikaĵojn en skribostilo.
Tiu skriboprofilo funkcius kiel unika identigilo.
Ĉiu Esperantisto skribas malsimile, ekzemple ni ne ĉiuj uzas la samajn vortojn, ni ne ĉiuj emas uzi la samajn gramatikajn eblojn, kelkaj emas fari specifajn erarojn, kaj kelkaj emas uzi lingvajn novaĵojn.
Per mezuri kiom da skribostiloj ekzistas en larĝa kunteksto, oni povas mezuri kiom da unikaj homoj uzis Esperanton!
Fakte, eble oni eĉ ne bezonas specifan retejon por enmeti tekston sub nomoj.
Eble se oni libere startas programon kiu legos la tutan interreton, ĝi kapablos mem mezuri kiom da unikaj skribostiloj ekzistas kaj tiel oni havos bonan taskon de la nombro de Esperantistoj kun sufiĉe da publike disponebla enhavo.
Tia retejo aŭ programo estus ankaŭ tre utilaj por etaj planlingvoj, ĉar por ili, pruvi ke ili estas uzataj (kaj kiom multe) estas tre grave por akiri novajn interesatojn.
2023-11-03
0050 NaNoWriMo devigas skribi tro rapide por esti interesa
NaNoWriMo, de la angla "National Novel Writing Month" estas internacia defio de skribi romanon de 50 000 vortoj dum Novembro.
Tio signifas skribi averaĝe pli ol 1 600 vortojn ĉiutage.
Tio signifus skribi dum almenaŭ 2 horoj ĉiutage se oni volas skribi ion kio havas sufiĉe da senco kaj kohereco.
Sed kial tiom da reguloj?
Nu, la ideo de defio estas pruvi al si aŭ al aliaj homoj ke oni kapablas fari malfacilan taskon.
Kaj fari la defion dum specifa monato permesas fari ĝin samtempe kiel aliaj homoj.
Sed ĉu vere indas elspezi pli ol 60 horojn de onia vivo tiel?
Laŭ la retejo de NaNoWriMo, la defio utilas por ekhavi malneton, kiun oni povus post la defio poluri por havi bonan romanon.
Mi provis dufoje por havi pli ĝustan opinion pri la defio.
Sed mi rapide ĉesis, ĉar mi ne komprenas kial mi devigus min fari malbonkvalitan laboron.
La defio sentiĝis kiel fingra vomado, oni ne povas prepari sufiĉe, kaj la rezulto estas apenaŭ pli valora ol aŭtomate generita teksto.
Se oni volas fari malneton por romano, tio estas tre malbona maniero.
Mi preferas fari koncizajn notojn (ekzemple pri roluloj), kiujn mi povas pli rapide relegi.
Kaj ne ŝatas havi unu-dimensian dokumenton, mi preferas kiam informoj estas ligitaj al aliaj informoj laŭ specifaj direktoj, tiel oni havas pli koheran tuton.
Laŭ aliaj homoj, NaNoWriMo estas ĉefe socia evento, por paroli kun aliaj homoj kiuj ŝatas skribi.
Tiu argumento estus konvinka se oni efektive ne devus jam perdi 2 horojn por skribi.
Tiam oni ne plu havas multe da tempo por sociumi!
Sed la ideo de la defio estas interesa, sed la reguloj ne:
Mi proponas la jenan alternativon:
- 10 000 vortoj en Esperanto, ene de 30 tagoj
- oni rajtas komenci kiam oni volas
50 000 simple estis tro.
10 000 vortoj estas multe pli atingebla, kaj tio igas la defion farebla por homoj kiuj ne havas multe da libera tempo.
Tio signifas 333 vortoj ĉiutage averaĝe, celo kiun mi povas atingi en 20 minutoj, sed malpli sperta Esperantisto povas fari tion en horo.
Oni rajtas komenci kiam oni volas, ĉar oni eble ne estas libera dum tuta specifa monato.
Mi scias ke tiu celo estas multe pli facila kaj ĝuebla.
Fakte, se oni konsideras la artikolojn kiujn mi skribas, mi jam sukcesis je tiu defio plurfoje!
2023-11-02
0049 Voĉdoni en onia datreveno anstataŭ ĉiuj en la sama tago
Hodiaŭ mi volas prezenti ideon de alia maniero voĉdoni por landaj decidoj.
En plej multaj landoj, oni voĉdonas dum specifa tago.
La nova ideo estus ke anstataŭ tio, oni voĉdonus dum onia naskiĝtago.
Ekzemple, se mi naskiĝis en la tria de februaro, mi rajtus voĉdoni nur dum tiu tago.
Tio signifas ke ne plu ekzistas tagoj specife por voĉdonado, sed la voĉdonado okazus dum la tuta jaro.
Tiu sistemo havas klarajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.
Avantaĝo unu, la kandidatoj kaj partioj devus konvinki homojn dum la tuta jaro.
Do ili ne povas regi aĉe dum 4 jaroj, kaj poste investi multe en propagando en la monatoj antaŭ voĉdonado.
Avantaĝo du, la socio estus pli trankvila ĉar ne plu ekzistus "voĉdona sezono" kiu regas la amaskomunikilojn kaj igas homojn batali kontraŭ aliaj.
Ankaŭ la rezultoj de voĉdonado estus multe pli sendependa de furoroj aŭ de fortaj sed mallongaj eventoj kiel katastrofo aŭ terorisma atako.
Oni tiel povus pensi ke homoj havus pli da tempo por voĉdoni pli racie pri longtempaj problemoj.
Sed la plej klara malavantaĝo de tiu sistemo estas la organizado.
Se voĉdonejo devas esti malfermita dum tuta jaro, kie oni garantias ke la voĉdonoj estos bone konservitaj ĝis la tago de malfermo, kio povas okazi post jaro?
Tio kostus multe da mono kaj da spaco!
Alia eblo estas voĉdoni elektronike.
Sed elektronika voĉdonado estas ofte vidata kiel malpli sekura ol papere surloka.
Mi pensas ke tiu nova voĉdonsistemo estas provinda por aferoj malpli gravaj ol elekti registaron.
Tiel oni povas testi kaj plibonigi la sekurecon de la sistemo, ĝis kiam ĝi pruviĝis pli fidebla kaj oportuna ol papera voĉdonado.
2023-11-01
0048 La du-minuta regulo por produktiveco
Hodiaŭ mi volas diskonigi al vi teknikon, kiu mi trovas tre utila por komenci taskon kaj tiel ĉesi malfruigi ĝin.
Ĝi nomiĝas la du-minuta regulo.
Jen kiel ĝi funkcias:
Kiam tasko estas malfacila aŭ kiam oni timas fari ĝin, oni devas disigi tiun taskon en kiom eble plej etaj taskeroj.
La ideo estas havi taskeron kiun oni povas fari ene de 2 minutoj.
Ekzemple, se oni devas purigi domon ĉar oni baldaŭ organizos feston, oni eble pensas:
"Ho ne, mi bezonus du horojn por purigi ĉion! Mi purigos poste!"
La ideo ne estas pensi pri la tuta tasko, sed nur pri la sekva (la unua) taskero:
Ekzemple, tiu taskero estus forigi la aĵojn kiuj troviĝas sur tablo kiun oni volas purigi.
Tiu taskero estas multe pli facila kaj rapida ol la tuta tasko, pro tio, la ŝanco komenci ĝin estas multe pli granda.
Kaj por homoj kiuj timas ke tasko prenus tro da tempo, ili povas pensi "ho, tio daŭros nur 2 minutojn, do eĉ se la tasko estas malagrabla, mi povos travivi ĝin".
Kaj tiel oni komencas la taskeron, sed dum la taskero oni rimarkas ke la tasko ne estas tiom malfacila, kaj oni eniras "laboran reĝimon", kaj post la 2 minutoj, estas granda ŝanco ke oni daŭre volas labori pri la sekva taskero.
Tiel mi fakte skribis tiun artikolon.
Mi volis skribi artikolon pri la du-minuta regulo, kaj mia unua du-minuta taskero estis spekti videon pri ĝi por reinformiĝi.
https://www.youtube.com/watch?v=0CmtDk-joT4
Krom la realigado de la tuta tasko, la du-minuta regulo havas ankaŭ alian bonan efikon:
Ĝi helpas la kreadon de bonaj kutimoj.
La homa cerbo tre ŝatas kutimojn: se oni faras ion ĉiutage, oni altigas la ŝancon fari la saman taskon en la sekva tago.
Kaj por la kreado de kutimoj, la daŭro de la tasko multe malpli gravas.
Kio multe pli gravas estas fakte komenci la taskon.
Do tiu du-minuta regulo estas tre bona por atingi tiun efikon de kutimiĝo, kun minimuma investo.
Mi foje uzas ĝin kiam mi studas konstruitajn lingvojn, mi pensas: mi studos Globasa aŭ Elefen per Anki dum 2 minutoj dum manĝo kuiriĝas.
Sed ofte, mi forgesas la tempon kaj studas dum pli ol 10 minutoj.
La du-minuta regulo povas ankaŭ esti uzata por "pretigi la situacon".
La homa sinteno estas tre dependa de la situacio en kiu ĝi troviĝas.
Ekzemple, estas multe pli facile fokusiĝi pri laboro en laborejo ol en ludejo.
Do oni povas elekti ke en du minutoj, oni devas malŝalti sian poŝtelefonon, iri en la ĝustan ĉambro, pretigi apud si akvon, kaj malfermi nur la ĝustajn retpaĝojn.
Tiel oni komencas produktivan laborsesion!