2024-01-20

0128 Kiel informiĝi pri nutrado por havi pli sanan vivon

Konoj pri nutrado (tio kion oni devas manĝi por resti en bona sano) estas la konoj kiuj plej facile plibonigas onian vivon. Per ĝuste elekti kion oni aĉetas en superbazaro, oni povas draste malaltigi la riskon je multaj malsanoj, ekzemple troalta sangopremo, infarkto (de koro aŭ cerbo), diabeto kaj multaj kanceroj.

Do kie trovi tiujn konojn? Se vi havis kurseton pri nutrado en lernejo, vi bonŝancas, sed eĉ tie ili trosimpligas la aferojn por ke homoj sentu sin kontentaj, kaj ankaŭ por kontentigi landajn industriojn.

(En Francio, pro lobiadoj de la laktoindustrio, oni ĉiutage aŭdis ke oni devus manĝi 3 laktoproduktojn ĉiutage, kio pruviĝis tute malvera.)

Ĝeneralaj gazetoj malofte parolas pri nutrado, sed sciencaj gazetoj faras tion foje. Sed la plej bona fonto (kaj verdire la sola vera fonto de fideblaj konoj) estas la sciencaj esploroj.

Notu ke la granda plimulto de tiuj sciencaj esploroj ne pruvas kaŭzon (afero x faras ke y aperu), sed pruvas rilaton (x kaj y aperas samtempe).

Por pruvi kaŭzon, oni devas havi du similajn grupojn sufiĉe larĝajn, kaj al unu grupo oni donus ion (ekzemple brokolon) kaj al la alia ne. Poste oni komparas la grupojn. Organizi tian "eksperimentan" esploron (kie oni aktive donas ion al grupo de homoj) estas multe malpli facile ol fari esploron kie oni demandas al homoj kion ili manĝis.

Korelacio (rilato) ne estas kaŭzado. Se priskriba esploro montras rilaton inter manĝi nuksojn kaj longa vivo, tio povas ankaŭ veni de la fakto ke homoj kiuj manĝas nuksojn estas kutime pli riĉaj, kaj malrekte tiu riĉeco povas klarigi kial homoj vivas pli longe. (Eble ĉar riĉuloj havas pli bonan aliron al modernaj terapioj?)

Tamen, la diferencoj (ekzemple je dikeco) inter sufiĉe larĝaj homaj grupoj ja devas veni de io. Esploristoj provas uzi kiom eble plej similaj grupoj, kaj kiam tio ne eblas ili matematike korektas la rezultojn. Ofte, oni simple ne povas esti certa, sed oni tamen havas gvidajn informojn.

En kelkaj okazoj, kiam la nombro de observitaj homoj estas malgranda (< 50, tiu nombro estas nomata la "n"-nombro), la malcerteco restas grandega kaj oni devas havi certan nivelon de religieca fido por aserti ion kiel "flava akvomelono helpas kontraŭ erektiĝaj problemoj"
(https://www.youtube.com/watch?v=fMLiOPgyLik)

Tamen restas oftege multe malpli kosta kaj malpli danĝera ol ĉiuj formoj de pseŭdoscienco (homeopatio, gemologio ktp). Kaj estas bona okazo provi novajn manĝaĵojn.

Bedaŭrinde, malmulte da homoj kapablas trovi kaj interpreti sciencajn artikolojn. Bonŝance ekzistas grupo de homoj kiuj tralegas la sciencajn paperojn pri nutrado kaj faras resumojn por ni.

Ekzemple, mi tre ŝatas tiun, kiu estas tre alirebla por sciencaj komencantoj:

https://nutritionfacts.org/
https://www.youtube.com/@NutritionFactsOrg

Generated by DALL·E

2024-01-19

0127 Oni pensu pli al ĉiuj homoj sur kies laboro oni staras

Por familio, familiano multe gravas, sed por la homaro, oni estas nur unu el miliardoj. Se oni subite malaperas, tio estas dramo por la amikaro, sed la resto de la mondo verŝajne perceptos nenion.

Estas mirinde ke kelkaj homoj dediĉas sian vivon al plibonigi la vivon de la tuta homaro kiam oni scias ke la tuta homaro mem absolute ne zorgas pri oni je individua nivelo. Oni devas firme kredi ke tio kion oni faras estas grava, ĉar neniu alia diros tion al oni. Oni devas esti unu el la malmultaj kiuj kapablas doni senfine sen atenti ion ajn returne.

Kaj atendi nenion returne estas bezonate se oni ne volas iĝi frustrita aŭ deprimita. Se ekzemple oni laboras pri la purigado de urbo, ĉiuj homoj kiuj ne malsaniĝis neniam dankos onin. Kaj kiam helpo estas direktita al multaj (kaj ne estas specifa ulo), dankon neniam alvenas ĉar homoj pensas "ri ne faris nur por mi, sed por ĉiuj, do mi ne bezonas danki, ĉar la fakto ke ri helpis min estas nur flankefiko".

Oni tamen devus danki tiujn homojn kiuj igas la socion funkcii. Eĉ kiam ili ne helpas vin persone, sed vian tutan grupon samtempe. Eĉ kiam ili ne helpis vin rekte, sed helpis iun je helpi vin. (Ekzemple per la kreado de iloj, aŭ per bona administrado de homaj rimedoj).

"Sed ili ne faris tion por helpi homojn, ili faris ĉar ili volas sian salajron!". Eble, tiu aserto ne estas pruvebla por ĉiu. Pro mono homo ofte forgesas la originalan motivon, sed ne ĉiuj homoj zorgas nur pri mono. Homoj ofte elektas tion kion ili faras kiel profesio depende de ĉu ili trovas ke la laboro gravas. Kelkaj oficoj profitas nur al kelkaj privataj firmaoj kiuj ne profitas al la homaro, sed tiuj oficoj tre maloftas, ĉar dono de mono preskaŭ ĉiam estas indikilo de bezono.

Oni ĉiuokaze devus danki homojn multege pli ofte ol oni faras. Homoj estus pli kontentaj pri tio kion ili faras en sia vivo. Kaj eble (eble tre idealisme) ili malpli zorgos pri la laboro kiu donas multe da mono, sed ili pli zorgos pri la laboro kiu igas homojn dankemaj.

Oni pensu pli al ĉiuj homoj sur kies laboro oni staras.

people carrying a bridge, people using the bridge do not notice the people carrying the bridge

2024-01-18

0126 Malnovaj videoludoj ankoraŭ bonas

 Mi tre ŝatis la videoludojn kiujn mi ludis antaŭ 20 jaroj. Tiam ili estis en aliaj videoludiloj (ĉefe de Nintendo) kaj ili aspektis multe malpli realisme, sed aspekto neniam gravis al mi. Mi multe amuziĝis per ili, kaj mi pensas ke se mi havus la modernajn ludojn tiam mi similkvante amuziĝus.

Je doni plezuron kiam oni ludas, mi ne pensas ke ludoj vere ŝanĝiĝis. Ja ekzistas kelkaj ĝeneralaj plibonigoj tiel ke ludanto estas malpli ofte neutila punita (ekzemple ne bezoni refari tutan nivelon dum 30 minutoj se oni malvenkas apud la fino), sed por la tuta sperto, tio ne ŝanĝas multe.

Verŝajne oni kutimiĝis al modernaj ludoj, kiuj ludiĝas iom malsame, kie oni antaŭvidas "komforton" (kiel la eblo ĉiam konservi sian progreson) kio ne ofte ekzistis en malnovaj ludoj. Sed tiam oni adaptiĝis.

Niaj atendoj pri videoludoj iom ŝanĝiĝis. Sed atendo estas io persona, kaj eblas ne plu havi ilin. Kio ĉefe ŝanĝiĝis kun malnovaj videoludoj estas la jaro, kaj ial homoj havas obsedon pri tio kio estas nova. Verŝajne reklamoj faras ke homoj volas aĉeti la lastan ludon de videoluda serio, sed tiu lasta ludo estas pli kosta, kvankam ĝi eble ne estas pli bona ol pli malnova epizodo de la serio.

Kiam la ludo estas por nur unu ludanto, ne multe gravas ĉu la ludo estas nova aŭ malnova. Oni ne bezonas aliajn ludantojn por ĝui la ludon.

Jam ekzistas senfino de ludindaj ludoj. Oni ne havas bonan kialon por enui. Sed tamen ĉiam aperas novaj videoludoj kun simila ludmaniero. Mi demandas min kiom da homoj aĉetus tiujn novajn ludojn sen la efiko de noveco de reklamoj. La sola granda avantaĝo kiun mi vidas en novaj ludoj, estas ke ili havas grandan ŝancon funkcii en mia komputilo (ili ne postulas malnovan komputilan sistemon).

Sed foje, tiu avantaĝo estas mala: novaj ludoj ofte postulas pli potencan komputilon ol mi nun havas. Tiam klaras ke pli bonas atendi kelkajn jarojn antaŭ ol ludi. Oni tiam ŝparas je la prezo de la komputilo kaj de la ludo (prezo de ludo kutime falas jam post 1 jaro!).

Oni ŝparas tiom multe kiam oni havas iom da pacienco, aŭ kiam oni kapablas ĝui aferojn kiuj estas iom pli malnovaj.

a cat playing old videogames

2024-01-17

0125 Ideo: la Esperanto-vorto de la jaro

En preskaŭ ĉiuj lingvoj kun multe da parolantoj ekzistas la koncepto de "vorto de la jaro". Tio estas vorto kiu multe populariĝis en jaro kaj kiu bone reprezentas la jaron. Vorton de la jaro kutime elektas lingva organizo kiel vortara teamo, fama gazeto, aŭ grupo de lingvoamantoj. Ofte pluraj organizoj pri la sama lingvo elektas sian propran lingvon de la jaro, kaj tio permesas vidi kio estas grava laŭ ĉiu organizo.

Ekzemplo de vorto de la jaro en la Nederlanda estas la vorto "Wappie" en 2021, kiu estas peĵorativa vorto kontraŭ homoj kiu kredas je konspirteorioj kaj tiel estas kontraŭ vakcinoj. Tiu vorto bone reprezentas la kronvirusan krizon kaj la socian konflikton kiu samjare okazis.

Vorto de la jaro 2023 estas "graaiflatie" (avid-inflacio) kio estas la idealo ke multaj firmaoj uzas la ekonomian inflacion kiel pretekston por pli altigi la prezojn ol ili vere bezonas. Tiuj firmaoj uzas inflacion kiel pretekston por ilia avideco.

Vorto de la jaro povas esti neologismo, aŭ vorto jamekzistanta kiu multe populariĝis en la lasta jaro, aŭ vorto kiu bone reprezentas la etoson de la jaro.

Laŭ mia scio, elekto de vorto de la jaro neniam okazis en Esperantujo. Kial? Ĉu ne ekzistas sufiĉe da aferoj ene de Esperantujo kiuj estas sufiĉe larĝe konataj de Esperantistoj? Ĉu homoj rifuzas akcepti ke novaj vortoj aperas? Aŭ ĉu la novaj vortoj fakte aperas tro malrapide, tiel ke la skalo de "jaro" ne estas taŭga por detekti ĉu vorto multe populariĝis?

Esperanto estas tre kunmetema lingvo, do estas facile krei novajn vortojn. Kaj kelkaj el ili populariĝas. Por la jaro 2016, la vorto de la jaro povus esti Duolingano. La apero de Esperanta Duolingo-kurso estis la plej grava evento en Esperantujo en 2016. Per ĝi multege da novaj komencantoj alvenis, kaj "duolingano" estas oportuna vorto por paroli pri ili.

Do kial ankoraŭ ne ekzistas ĉiujara Esperanto-vorto de la jaro? Ĉu mankas bona priskriba organizo por tio (kiu ne provos subjektive puŝi sian lingvan idealon)? Aŭ verŝajne, kiel ofte en Esperantujo, ĉar neniu ankoraŭ penis organizi tion?

 A Duolingo-person reading books

2024-01-16

0124 Fina Venko per produktado de Esperantistaj beboj

Ĉu vi konas la amiŝan komunumon en Nordameriko? En 1920 estis nur 5 000 de ili, sed en 2020 jam estis 350 000 de ili. Kio okazis? Esence, ili faris multe da beboj, kaj bone zorgis ke beboj naskitaj en amiŝa komunumo malofte foriras de la komunumo. Tiel la popolo senĉese kreskis je 4% ĉiujare. Kaj simile kreskis la nombro de parolantoj de ilia lingvo.

La ideo uzi similan teknikon por Esperanto amuzas min. Se vi laĉiĝas je konvinki homojn lerni Esperanton, sed tamen volas plialtigi la nombron de Esperantistoj (sen nepre krei Esperantistan enhavon), restas la eblo rekti produkti novajn homojn. Oni ne bezonas konvinki bebojn pri la utileco de Esperanto por ke ili akiros ĝin (sufiĉas sufiĉe paroli al ili antaŭ ol ili kapablas rifuzi).

Se Esperantistoj faras averaĝe pli da beboj ol neesperantistoj, kaj Esperantistoj pli bone transdonas sian lingvon ol neesperantistoj, tio signifas ke la elcento de Esperantistoj en la tuta homaro kreskas. Post sufiĉe da tempo, la fina venko nepre okazos.

Atingi tion (fari pli da beboj ol neesperantistoj) estas tamen ege malrealisme. La Esperantistaro ne estas kulture fermita grupo do ne eblas devigi vivregulojn al Esperantistoj (ĉiuokaze, devigi vivmanieron al homoj aĉegas). Oni bezonus krei frenezan Esperantan kulturon kie krei Esperanto-parolantojn bebojn estus granda prestiĝo kaj ĉesi uzi Esperanton estus malhelpata per la plej severa socia premo, eble per timigo de senfina postmorta puno.

Honeste, estus terure. Pli bonas fidi la homan raciecon kaj konvinki homojn kiuj havus personan profiton per Esperanto, anstataŭ ĉirkaŭfiki en Esperanto-renkontiĝoj... Devigi infanojn kaj komunumojn aĉas. Mi trovas personan liberecon multflanke pli grava ol la multobliĝo de Esperanto-parolantoj.

a mountain made of green rabbits covering the planet

2024-01-15

0123 Ne korektu lingvaĵon sen konsento

Estas malmulte da aferoj kiuj estas pli ĝenaj ol homo kiu haltigas aŭ devojigas konversacion per gramatika korekto.

Gramatika korekto povas esti utila se la ricevanto volas korektaĵojn, sed en publika diskutejo, tio estas perdo de tempo por ĉiuj aliaj legantoj. Fakte, eĉ por la korektitoj, tio povas esti malhelpa, ĉar por bone lerni lingvon oni devas uzi ĝin kiom eble plej. Por multaj homoj, nepetitaj korektoj malhelpas la uzadon de la lingvo.

Kaj ofte oni ne bezonas korekti homojn. Post sufiĉe uzi la lingvon, homoj mem rimarkas ke sia  maniero uzi lingvon ne similas al tio kion ili vidas en aliaj lokoj. Korektoj nur estas plirapidigilo por homoj kiuj volas tion.

Korekto povas esti perceptita kiel agreso kiam ĝi estas farita al iu kiu evidente ne plu estas komencanto. Tio sentiĝas kiel persona atako, kie iu kredas ke sia gramatika interpreto aŭ opinio pli ĝustas aŭ pli gravas aŭ tiu de alia.

Laŭ mi, la baza dececo estas: ne korektu homojn kiuj ne petis korekton.

Ĉiuj homoj ne estas obseditaj pri gramatiko. Ĉiuj homoj ne esti vi. Eble vi ĉiam volis esti korektita kiam vi estis komencanto, sed tio estas vi kaj ne ĉiuj aliaj.

Sed vi vere bezonas korekti, kaj vi sentas ke estas granda ŝanco ke la korektita homo ŝatos kaj profitos de korekto, tiam faru tion per privata mesaĝo (do ne en grupoj, forumoj aŭ realmondaj konversacioj).

Fakte korekti estas iom kiel seksumi: nur private kaj ĉiam kun konsento.

2024-01-14

0122 Kial Esperanto restos la plej facila lingvo por lerni dum longa tempo

Facileco je lingvolernado ne estas determinita nur per internaj ecoj de la lingvo mem, sed ankaŭ per la kvanto de enhavo disponebla.

Imagu teorian Esperantidon kiu havus nur facile lerneblajn sonojn (do neniu ĥ aŭ r), kiu reuzus vortradikojn multe pli ofte ol Esperanto (oni dirus malinteligenta anstataŭ stulta) kaj kiu havus malmulte da gramatikaj kategorioj (korelativoj respektus normalan vortokunmetadon ktp). Eĉ tiu lingvo estus malpli facile lernebla ol Esperanto.

Ĉar por lerni lingvon, oni bezonas amason de enhavo. Sufiĉe por daŭre uzi la lingvon ĉiutage. Oni bezonas interesan enhavon kiu kaptos onian atenton, kaj oni bezonas enhavon kun bona instrua valoro. La sola konstruita lingvo kiu havas tion en kvanto estas Esperanto.

Tiu fenomeno plifortiĝas. Homoj kiuj volas lerni la plej facile lerneblan lingvon iras al Esperanto (se ili estas bone informitaj). Konsciante pri la ekzistanta publiko, pli da enhavo estas kreita en Esperanto. Ĉi tiu nova enhavo plue plifaciligas la lernadon de Esperanto, ĉar estas pli facile trovi ion kio interesas onin.

Mi ne vidas kiel eblas rompi tiun sinfortigantan cirklon. Esperanto havas almenaŭ centoble pli da freŝa enhavo ol la dua plej populara konstruita helplingvo. Ekzistas kelkaj homoj kiuj estas tre dediĉitaj al la kreado de enhavo en planlingvo kiu ne estas Esperanto, sed tiuj homoj estas kvante neglekteblaj kompare al tiuj kiuj ĉiutage produktas aferojn en Esperanto.

Kelkaj homoj pensas ke se oni kreus lingvon pli facila ol Esperanto, ĝi nature pli populariĝus pro ĝia facileco (oni pli emus daŭre lerni ĝin). Tiu penso estas al mi ege erara, ĉar mi konas neniun kiu ĉesis lerni Esperanton pro ĝia "malfacileco". (Ĉiuokaze, ne estas multe da aferoj kiujn oni povas plibonigi en Esperanto kompare al la grandeco de tio kio estas lingvo.) Sed homoj ja ĉesas lerni lingvon pro manko de interesa enhavo.

Mi tamen pensas ke eblas ke helplingvo iĝos pli facila ol Esperanto, sed tio postulas unu el tiuj du kondiĉoj:
- Ekzistas granda organizo kiu subtenas la konstruitan lingvon per la kreado de amaso de enhavo. Tiu organizo povus esti ŝtato aŭ granda firmao. (Malverŝajna, ĉar organizoj ne sufiĉe pensas pri fora estonteco.)
- Multege da tempo pasas, tiel ke la malmulta kvanto de homoj (kompare al Esperantistoj) kiuj subtenas alternativan planlingvon havu sufiĉe da tempo por krei sufiĉe da interesa enhavo. (Malverŝajna, ĉar homoj emas konsideri enhavon malnovan kiel neinteresan.)

Sed mi esperas ke la homaro travivos dum ankoraŭ centoj da miloj da jaroj. En tiom longa tempo, io tiom malverŝajna (kiel la apero de lingvo pli facila ol Esperanto) verŝajne okazos.

Sed nu, tiam mi verŝajne ne plu vivos. Nun mi fokusiĝas sur la lingvo kiu plej helpas homojn nun.