2024-03-25

0193 Mi ne ŝatas kuri

Estas vojo kiun mi regule piediras. Piedire, mi kutime bezonas 18 minutojn kaj 6 sekundojn por trairi ĝin.

Mi provis iomete kuri survoje, malrapide, por vidi kiom da tempo mi povus ŝpari. Je la fino, mi faris la tutan vojon en 14 minutoj kaj 44 sekundoj.

Pro la malrapida kurado, mi ŝparis iom pli ol 3 minutojn. Mi bezonis nur 81% de la tempo por la sama vojo.

Sed estas multaj malavantaĝoj:
- Mi ne fartas bone kiam mi kuras, mi sentas min iom vomema.
- Pro la "ŝokoj", mi ne povas bone aŭskulti podkaston.
- Mi estas pli danĝera por mi mem, ĉar mi povas pli facile mispaŝi kaj fali.
- Mi ŝvitas multe pli. Rezulte mi devas pli ofte duŝi, kio signifas perdi pli ol la tempo ŝparita
- Muskolaj doloroj en la postaj tagoj.

Mi kuris vere malrapide kaj mallonge, sed tio sufiĉis por havi muskolajn dolorojn. La doloroj ne aperas en la tago mem, sed ekde la sekva mateno. Trinki multe da akvo kaj streĉiĝi tuj post la sporto ne sufiĉe helpis (se tio iom helpas). Kelkaj homoj diras "vi bezonas trejniĝi", sed neniam en mia vivo mi ne havis doloron post fari sporton, eĉ progresive. Post ĉiu sesio de sporto en lernejo, doloro estis konstanto.
 
Hodiaŭ estas du tagoj post la kurado, kaj mi ankoraŭ havas doloron.

Mi certas ke mia korpo simple ne estas farita por intensa sporto. Kurado iom interesis min, ĉar ĝi sonas kiel utila sporto (povi moviĝi pli rapide), sed post la sperto de antaŭhieraŭ, mi decidis denove tute rezigni pri tia afero.